Montag, 20. Juni 2011

Sistemo Wingen

La sistemo Wingen estas adapto de la Germana Unuec-Stenografio (Deutsche Einheitskurzschrift) al Esperanto.

La Germana Unuec-Stenografio estis kreita en 1924 ĉefe sur bazo de la sistemo Gabelsberger. Ĝi estis modeste reformita en la jaroj 1936 kaj 1968. La Germana Unuec-Stenografio estas uzata en Germanujo kaj Aŭstrujo. En la germanlingvaj partoj de Svisujo oni uzas plejparte la sistemon Stolze-Schrey. En GDR oni uzis aparte reformitan variaĵon.

La Germana Unuec-Stenografio uzas simplajn signojn por la konsonantoj kaj por oftaj konsonantsinsekvoj. Principe ĉiu tia signo sekvas dekstre de la antaŭa signo, simile kiel ĉe la kutima skribo. Unu vorton oni skribas kutime sen levi la skribilon.

La vokaloj estas simbolataj per la relativa pozicio de la du konsonantosignoj, inter kiuj troviĝas la koncerna vokalo. Oni distingas la jenajn kriteriojn: sen aldona premo/kun aldona premo de la skribilo sur la paperon, malvasta distanco/vasta distanco inter la signoj, sama horizontala nivelo/plialtigita nivelo/malplialtigita nivelo de la sekva signo. Ekzistas do du oble du oble tri, dek du eblaj relativaj pozicioj, per kiuj oni distingas la jenajn vokalojn kaj diftongojn: a, e, i, o, u, ä, ö, ü, au, äu, ei, eu.

Ekzistas adaptoj de tiu sistemo al Esperanto de la 1924a, de la 1936a kaj de la GDRa versioj. En la sekvaj artikoloj mi volas prezenti la adapton de la 1936a versio al Esperanto fare de la fratoj Wilhelm kaj Hans Wingen, kiun ili publikigis en la gazeto Esperanto-Post inter Novembro 1950 kaj Majo 1951, republikigita en ampleksigita eldono de Rüdiger Eichholz en la broŝuro Ni stenografas laŭ la Germana Unueca Stenografio, Esperanto Press, Ontario, 1980 [PDF-versio, 1,44 MB].