Posts mit dem Label esperanto werden angezeigt. Alle Posts anzeigen
Posts mit dem Label esperanto werden angezeigt. Alle Posts anzeigen

Donnerstag, 2. August 2012

Denove la unua alineo el aktuala artikolo de Libera Folio:

Estraro respondis sen klara strategio

La Hanoja estas la plej malgranda Universala Kongreso dum multaj jaroj. Tial estas kompreneble, ke la unua demando en la programero Estraro respondas marde matene temis pri tio, kion faras la estraro de UEA por haltigi la ŝrumpadon de la kongresoj - kaj de la tuta asocio. Hori Yasuo, nova honora membro, scivolis kial UEA ne havas planon por sia agado. Klaran respondon li ne ricevis. Marde en la kongresa programo estis ankaŭ la Tago de la lernejo.

Dienstag, 31. Juli 2012

Universala Kongreso en Hanojo inaŭgurita

Jen la unua reala teksto. Temas pri la unua alineo de artikolo aperinta sur Libera Folio.

Rimarko: La indikitaj formoj por -tant-, -tint-, -tont- validas nur por tiuj kazoj, en kiuj oni skribas suprenirantan t antaŭ -ant-, -int-, -ont-.

Samstag, 28. Juli 2012

Konsonantsinsekvoj (fina listo)

Konsonanto + "s" (aŭ "z")

Se "s" sekvas rekte post konsonanto, oni skribas "s" en inversa direkto.

Konsonanto + "t"

Se "t" sekvas rekte post konsonanto, oni skribas "t" per dugrada supreniranta streko.

Daŭrigo post "s"

Malgrandajn kaj duongradajn signojn oni levas je duona grado post la litero "s".

La hoketo

Oni distingas inter strekoj malsupren kaj aliaj strekoj. Problemoj povas okazi, se oni devas ligi du de tiaj aliaj strekoj, ekz-e en la finaĵo -io. La literon i oni skribas per supreniranta streko, la literon o per horizontala streko. Kiel oni aligu la du strekojn? – Per malgranda hoketo.

Montag, 20. Juni 2011

Sistemo Wingen

La sistemo Wingen estas adapto de la Germana Unuec-Stenografio (Deutsche Einheitskurzschrift) al Esperanto.

La Germana Unuec-Stenografio estis kreita en 1924 ĉefe sur bazo de la sistemo Gabelsberger. Ĝi estis modeste reformita en la jaroj 1936 kaj 1968. La Germana Unuec-Stenografio estas uzata en Germanujo kaj Aŭstrujo. En la germanlingvaj partoj de Svisujo oni uzas plejparte la sistemon Stolze-Schrey. En GDR oni uzis aparte reformitan variaĵon.

La Germana Unuec-Stenografio uzas simplajn signojn por la konsonantoj kaj por oftaj konsonantsinsekvoj. Principe ĉiu tia signo sekvas dekstre de la antaŭa signo, simile kiel ĉe la kutima skribo. Unu vorton oni skribas kutime sen levi la skribilon.

La vokaloj estas simbolataj per la relativa pozicio de la du konsonantosignoj, inter kiuj troviĝas la koncerna vokalo. Oni distingas la jenajn kriteriojn: sen aldona premo/kun aldona premo de la skribilo sur la paperon, malvasta distanco/vasta distanco inter la signoj, sama horizontala nivelo/plialtigita nivelo/malplialtigita nivelo de la sekva signo. Ekzistas do du oble du oble tri, dek du eblaj relativaj pozicioj, per kiuj oni distingas la jenajn vokalojn kaj diftongojn: a, e, i, o, u, ä, ö, ü, au, äu, ei, eu.

Ekzistas adaptoj de tiu sistemo al Esperanto de la 1924a, de la 1936a kaj de la GDRa versioj. En la sekvaj artikoloj mi volas prezenti la adapton de la 1936a versio al Esperanto fare de la fratoj Wilhelm kaj Hans Wingen, kiun ili publikigis en la gazeto Esperanto-Post inter Novembro 1950 kaj Majo 1951, republikigita en ampleksigita eldono de Rüdiger Eichholz en la broŝuro Ni stenografas laŭ la Germana Unueca Stenografio, Esperanto Press, Ontario, 1980 [PDF-versio, 1,44 MB].