Samstag, 28. Juli 2012
Konsonanto + "s" (aŭ "z")
Konsonanto + "t"
Daŭrigo post "s"
La hoketo
Oni distingas inter strekoj malsupren kaj aliaj strekoj. Problemoj povas okazi, se oni devas ligi du de tiaj aliaj strekoj, ekz-e en la finaĵo -io. La literon i oni skribas per supreniranta streko, la literon o per horizontala streko. Kiel oni aligu la du strekojn? – Per malgranda hoketo.
Freitag, 18. Mai 2012
Wingen 2 – Priskribo de la bazaj signoj.
Unugradaj signoj (= plenigas la spacon inter du linioj):
- t: rekta streko de la supra linio malsupren ĝis la ĉeflinio.
- b: diferencas de la signo por »t« per dekstra rondo de la piedo.
- g: diferencas de la signo por »t« per maldekstra rondo de la kapo.
- m: diferencas de la signo por »t« kaj per dekstra rondo de la piedo kaj per maldesktra rondo de la kapo.
- v: similas al la signo por »b«, sed ĝia kapo kurbiĝas dekstren.
- d: similas al la signo por »v«, sed havas banton ĉe la kapo.
- h: similas al la signo por »g«, sed ĝia piedo kurbiĝas maldekstren.
- ĵ: similas al la signo por »d«, sed ĝia piedo kurbiĝas maldekstren.
- z: estas unugrada dekstrenturnanta cirklo.
Dugradaj signoj:
- ĉ: dugrada versio de la signo por »h«.
- f: dugrada versio de la signo por »d«.
- ĝ: dugrada versio de la signo por »ĵ«.
- ĥ: egalas al tiu por »ĉ«, sed havas faldon.
- j: rekta streko dugrada kun piedo kurbiĝanta maldekstren.
- p: dugrada versio de la signo por »v«.
- c: egalas al la signo por »t« kun aldona unugrada pieda banto.
- ŝ: egalas al la signo por »g« kun aldona unugrada pieda banto.
Duongradaj signoj:
- k: la supra duono de cirklo.
- r: streko dekstren malsupren.
- s: dekstrenturniĝanta cirklo.
Malgrandaj signoj:
- l: kvazaŭ la signo por »f« aŭ »d«, sed malgrandigita al sola punkto, nodo.
- n: onda linio supren-malsupren.
Mittwoch, 16. Mai 2012
Wingen 1 – Bazaj signoj.
La skriboareo estas strukturita per kvar horizontalaj linioj: Plej supre la supra limo, sub ĝi la supra linio, sub kiu troviĝas la ĉeflinio. Plej malsupre la malsupra limo.
La signoj por la konsonantoj estas jenaj:
Vokaloj estas simboligitaj per la pozicio de la sekva konsonanta signo laŭ la jena maniero, ekzempligite per la konsonanto «t»:
Se vorto komenciĝas rekte per vokalo, oni skribas alstrekon de la ĉeflinio.
Nur se al vokalo ne sekvas konsonanto, oni devas rekte skribi la vokalojn:







